2-a libro de la Kroniko 6:32
ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 6
Cross References
1 Chronicles 6:10Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),
1 Chronicles 16:4Kaj li starigis antaŭ la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj laŭdon al la Eternulo, Dio de Izrael:
1 Chronicles 25:7Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
2 Chronicles 31:2Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
Ezra 3:10Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael.
Nehemiah 11:17kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun.