1 Corinthians 11:7
Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
Cross References
Genesis 1:26Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
Genesis 5:1Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
Psalms 8:6Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
James 3:9Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio;