1 Corinthians 12:8
Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
Cross References
Exodus 31:3kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto,
Nehemiah 9:20kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo.
Psalms 143:10Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
Isaiah 11:2Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Isaiah 59:21Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
Matthew 13:11Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.