2-a libro de la Reĝoj 20:42
Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
43Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 20
Cross References
1 Samuel 15:9Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
1 Kings 20:39Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
1 Kings 22:37La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la reĝon en Samario.
2 Kings 8:12Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.