2-a libro de la Reĝoj 8:16
De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 8
Cross References
Deuteronomy 12:5sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,
1 Samuel 16:1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
2 Samuel 7:6Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.
1 Kings 11:36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
1 Chronicles 17:5ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.
1 Chronicles 28:4Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael.