1-a Epistolo al la Tesalonikanoj 1:8
Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando.
Read all of 1-a Epistolo al la Tesalonikanoj 1
Cross References
Isaiah 2:3Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Isaiah 66:19Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
Romans 10:14Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
1 Corinthians 14:36Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?
2 Thessalonians 1:4tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;
3 John 1:12Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.