Libro de Jesaja 2:3
Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 6:1Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
Esther 9:27la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare.
Psalms 102:23Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
Isaiah 1:26Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
Isaiah 19:23En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
Isaiah 51:4Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.