Libroj de la Kroniko 1:11
Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin reĝo:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 1
Cross References
1 Kings 3:11Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,
1 Kings 8:18Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
1 Chronicles 28:2Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
Proverbs 8:15Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
Proverbs 23:7Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
Hebrews 4:12Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.