2-a libro de la Kroniko 28:2
Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Kroniko 28
Cross References
Genesis 48:2Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito.
Deuteronomy 17:20por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
1 Kings 1:47Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo.
1 Chronicles 6:31Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;
1 Chronicles 17:1Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj.
1 Chronicles 22:2Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.