2 Chronicles 11:16
Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
Cross References
Deuteronomy 12:5sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,
Deuteronomy 12:13Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos;
Joshua 22:19Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
1 Chronicles 16:29Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaŭ Lin; Adorkliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
1 Chronicles 22:19Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.
2 Chronicles 15:12Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,