Libroj de la Kroniko 12:7
Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo.
Read all of Libroj de la Kroniko 12
Cross References
Judges 10:15Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ.
1 Kings 21:29Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
2 Kings 13:23Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
2 Chronicles 33:12En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
2 Chronicles 34:21Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.
Psalms 78:38Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.