Libroj de la Kroniko 33:12
En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 33
Cross References
Exodus 10:3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Deuteronomy 4:30Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
2 Chronicles 15:2Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
2 Chronicles 28:5Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
2 Chronicles 32:26Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija.
2 Chronicles 33:23Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis.