Libroj de la Kroniko 13:12
Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 13
Cross References
Numbers 10:8Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
Numbers 14:41Sed Moseo diris: Por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos.
Numbers 31:6Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.
Deuteronomy 28:29Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos.
Joshua 6:13Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj.
2 Chronicles 24:20La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.