Libroj de la Kroniko 14:7
Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 14
Cross References
Joshua 23:1Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.
1 Chronicles 28:9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
2 Chronicles 14:4Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
2 Chronicles 17:13Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
2 Chronicles 25:5Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
2 Chronicles 32:5Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj.