2 Chronicles 20:1
Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Chronicles 4:41Kaj venis tiuj, kiuj ĵus estas cititaj, en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaŭ la Meunojn, kiuj tie troviĝis, kaj ekstermis ilin por ĉiam kaj ekloĝis sur ilia loko, ĉar tie estis paŝtejo por iliaj ŝafoj.
2 Chronicles 19:2Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.
2 Chronicles 19:11Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.
2 Chronicles 32:1Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si.
Isaiah 7:1En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin.
Isaiah 16:6Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.