Libroj de la Kroniko 23:11
Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 23
Cross References
Exodus 25:16Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
Deuteronomy 17:18Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj;
1 Samuel 10:24Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!
2 Samuel 5:3Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
1 Kings 1:25Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija!
1 Kings 1:39Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono!