Libroj de la Kroniko 30:5
Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo.
Read all of Libroj de la Kroniko 30
Cross References
Leviticus 23:2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
Deuteronomy 12:32Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
2 Chronicles 24:9Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
2 Chronicles 36:22En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
Esther 3:12Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo.
Esther 9:20Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj,