Libroj de la Kroniko 36:22
En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 36
Cross References
1 Kings 11:14Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom.
1 Chronicles 5:26tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
2 Chronicles 24:9Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
2 Chronicles 36:21por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.
Ezra 1:5Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.
Isaiah 13:17Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas arĝenton kaj oron ne avidas,