2 Chronicles 33:13
Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 29:6Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
1 Kings 18:39Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
1 Chronicles 5:20Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
2 Chronicles 34:27Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
Ezra 8:23Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
Job 22:23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.