Libroj de la Kroniko 33:7
La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 33
Cross References
Judges 17:3Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi.
1 Kings 8:44Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
1 Kings 11:13Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
1 Kings 12:28Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
2 Kings 23:6Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.
2 Chronicles 6:6Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.