Libroj de la Kroniko 34:5
La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
Londona Biblio
In The King James Version
And he burnt the bones of the priests upon their altars, and cleansed Judah and Jerusalem.
In Context
6Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe,
Read all of Libroj de la Kroniko 34
Cross References
1 Kings 13:2Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
2 Kings 23:20Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
2 Chronicles 34:33Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
Jeremiah 4:14Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj?
Ezekiel 22:24Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.