Libroj de la Kroniko 34:4
Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
Read all of Libroj de la Kroniko 34
Cross References
Exodus 23:24ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
Leviticus 26:30Kaj Mi detruos viajn altaĵojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.
Deuteronomy 7:25La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptiĝu per tio; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.
1 Kings 13:2Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
2 Kings 23:4Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
2 Kings 23:11Kaj li forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li forbruligis per fajro.