2 Kings 21:2
Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 12:31Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
2 Kings 16:3Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
2 Kings 21:7Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
2 Kings 21:20Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
2 Kings 22:17Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos.
2 Chronicles 36:14Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.