1-a libro de la Kroniko 23:26
Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 23
Cross References
2 Kings 22:13Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni.
2 Kings 24:2La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
2 Kings 24:4ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
2 Chronicles 36:16Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
Jeremiah 15:1Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.