1-a libro de la Kroniko 9:17
La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 9
Cross References
1 Samuel 16:4Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas?
2 Samuel 13:34Dume Abŝalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantaŭa laŭ la deklivo de la monto.
1 Kings 2:15Kaj li diris: Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li.
2 Kings 9:19Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
Isaiah 21:11Profetaĵo pri Duma: Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
Isaiah 62:6Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,