1-a libro de la Reĝoj 13:28
Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Sed Abŝalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj ĉiujn filojn de la reĝo.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 13
Cross References
Genesis 19:32tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
Exodus 1:18Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?
Joshua 1:9Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
Judges 19:9Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
Ruth 3:7Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis.
1 Samuel 22:17Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.