Ruth 3:7
Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi.
8En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj.
Cross References
Judges 16:25Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.
Judges 19:9Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
2 Samuel 13:28Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj.
Esther 1:10En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ,
Ecclesiastes 2:24Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio.
Ecclesiastes 8:15Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.