2-a Epistolo al la Tesalonikanoj 3:14
Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado.
15Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.
Read all of 2-a Epistolo al la Tesalonikanoj 3
Cross References
Numbers 12:14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu.
Ezra 9:6kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
Proverbs 5:13Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
Jeremiah 6:15Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Ezekiel 16:61Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.
Zephaniah 3:2Ĝi ne aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas, al sia Dio ĝi sin ne turnas.