Agoj de la Apostoloj 19:4
Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano.
5Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
Read all of Agoj de la Apostoloj 19
Cross References
Matthew 3:11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
Matthew 21:25La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li?
Luke 1:76Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
John 1:7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
John 1:27kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
John 3:28Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.