Evangelio laŭ Mateo 3:11
Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 3
Cross References
Isaiah 44:3Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
Zechariah 13:9Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.
Matthew 3:6kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
Mark 1:7Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
Luke 3:3Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
Luke 7:6Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;