Acts 4:34
Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
35kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.
Cross References
Deuteronomy 2:7ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
Matthew 19:21Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Luke 12:33Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.
Luke 22:35Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
Acts 4:37posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.
1 Timothy 6:19provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.