Evangelio laŭ Luko 12:33
Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
32Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon.
34Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
Read all of Evangelio laŭ Luko 12
Cross References
Haggai 1:6vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
Matthew 19:21Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Luke 12:21Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.
Luke 18:22Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
Acts 2:45kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono.
2 Corinthians 8:2nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.