Agoj de la Apostoloj 7:36
Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 7
Cross References
Exodus 7:1Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
Exodus 14:21Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis.
Exodus 15:23Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, ĉar ĝi estis maldolĉa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.
Exodus 16:35Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
Exodus 33:1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos.
Numbers 11:1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.