Agoj de la Apostoloj 8:20
Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.
Read all of Agoj de la Apostoloj 8
Cross References
Deuteronomy 7:26Kaj ne enportu abomenaĵon en vian domon, por ke vi ne anatemiĝu kiel ĝi; malestimu kaj abomenu ĝin, ĉar ĝi estas anatemaĵo.
Joshua 7:24Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.
2 Kings 5:26Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?
Isaiah 55:1Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
Habakkuk 2:9Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo!
Matthew 10:8Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.