Libro de Amos 4:10
Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 9:3jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto.
Exodus 9:17Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin.
Exodus 10:3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Exodus 12:29Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj.
Exodus 15:26Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Leviticus 26:25Kaj Mi venigos sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligo; kaj vi kolektiĝos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.