Libro de Amos 7:2
Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.
Cross References
Exodus 10:15Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
Exodus 34:9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
Numbers 14:19Ho, pardonu la kulpon de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun.
Psalms 44:24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
Isaiah 51:19Tio ambaŭ vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?
Jeremiah 14:20Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi.