Libro de Amos 7:1
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 10:12Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
Jeremiah 1:11Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan.
Ezekiel 11:25Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.
Joel 2:25Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.
Amos 7:4Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
Amos 8:1Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.