Libro de Danielo 10:16
Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
Read all of Libro de Danielo 10
Cross References
Exodus 4:13Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
Judges 6:13Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
Judges 13:8Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
Isaiah 6:7kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
Ezekiel 1:26Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi.
Ezekiel 33:22Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti.