Libro de Danielo 5:7
La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 5
Cross References
Genesis 41:8En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.
Numbers 22:7Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
Numbers 24:11Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
Esther 3:1Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li.
Proverbs 1:9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
Isaiah 44:25kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;