Libro de Danielo 8:17
Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
Read all of Libro de Danielo 8
Cross References
Ezekiel 1:28Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.
Ezekiel 6:2Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;
Daniel 8:15Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
Daniel 9:23Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
Daniel 10:7Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
Daniel 10:16Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.