Readmono 13:16
Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 22:19Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
Joshua 6:21Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
Joshua 6:26Kaj en tiu tempo Josuo faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos ĝiajn pordegojn.
Isaiah 17:1Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj.
Jeremiah 49:2Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.