Libro de Josuo 6:21
Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 7:2kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.
Deuteronomy 13:16Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
Joshua 8:2Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo.
Joshua 9:3Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,
Joshua 10:28Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis ĝin per glavo, ankaŭ ĝian reĝon; kaj li ekstermis ilin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la reĝo de Makeda, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
Joshua 11:11Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.