Readmono 26:13
tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 14:29kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
Deuteronomy 26:12Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu:
Psalms 18:21Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
Psalms 26:1Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos.
Psalms 119:93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
Psalms 119:141Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.