Readmono 7:2
kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 22:20Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.
Exodus 34:12Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
Numbers 21:2Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.
Deuteronomy 3:3Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
Deuteronomy 9:3Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
Deuteronomy 13:9sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.