Readmono 8:2
Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 15:25Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li ĵetis ĝin en la akvon, kaj la akvo fariĝis dolĉa. Tie Li donis al ili leĝon kaj juĝon, kaj tie Li ilin elprovis.
Exodus 16:35Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
Deuteronomy 1:3Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
Deuteronomy 2:7ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
Deuteronomy 8:16kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
Deuteronomy 29:5Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo.