Libro de Ester 7:9
Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 17:51David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
Esther 1:10En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ,
Esther 5:14Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
Esther 6:14Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.
Esther 9:14Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.
Job 27:20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.