Eliro 1:7
Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.
8Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.
Cross References
Genesis 1:28Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.
Genesis 12:2Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
Genesis 15:5Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
Genesis 17:16Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi.
Genesis 26:4Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero;
Genesis 28:14Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.