Eliro 16:6
Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:51En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
Exodus 16:8Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
Exodus 32:1Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
Exodus 32:11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
Numbers 16:30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo.
Psalms 81:11Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.