Eliro 16:8
Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 16:9Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon.
Numbers 11:18Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo — tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos.
Numbers 21:7Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.
Isaiah 32:6Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.
Matthew 9:4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
Luke 10:16Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.