Nombroj 11:18
Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo — tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 16:3Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
Exodus 19:10Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn.
Numbers 11:1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
Numbers 14:2Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto!
Judges 21:2Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris,
Acts 7:39al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo,